Norveglingva (nynorsk) Vikipedio

Norveglingva Vikipedio
Retadreso nn.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo norvega
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 26-a de aŭgusto 2024
Artikolnombro 170 285
Profundeco 15
Paĝoj 388 287
Redaktoj 3 556 482
Uzantoj 137 888
Aktivaj uzantoj 146
Administrantoj 16
Dosieroj 10
vdr

La norveglingva Vikipedio (norvege Norsk Wikipedia) estas fakte du norveglingvaj aŭtonomecaj eldonoj de Vikipedio: unu en la tradicia norvega literumo nomata Bokmål (signita per kodo .no), kaj dua en la novnorvega literumo nomata Nynorsk (signita per kodo .nn).

La origina norvega vikipedio fondiĝis la 26-an de novembro 2001, kaj komence permesis artikolojn en ambaŭ literumaj sistemoj, dum la novnorvega eldono fondiĝis la 31-an de julio 2004. Laŭ baloto en 2005, la ĉefa norvega vikipedio transformiĝis al eldono nur por la tradicia norvega literumo nomata Bokmål.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search